Rogener Pavinski
Ribeirão Preto, Brazil
Brazila Esperantisto, filmisto kaj muzikisto
Mi estas 33-jara brazila esperantisto kaj laboras pri videoj kaj filmoj ekde 2004. Mi estis unu el la kreantoj de la film-serio "Esperanto estas..." kaj ankaŭ laboras kiel redaktoro de la revuo Kontakto. Mi ankaŭ ŝatas ludi rokmuzikon kaj estas basgitaristo kaj kantisto en la Esperanta grupo "Supernova" kaj ludas gitaron en miaj portugallingvaj muzik-grupoj.